Soneto pri liberalkoto
denove stariĝas sur kapo
(mizerul' emitas dekstrecon
maldekstrulo novan riĉecon)
ne vera brasiko sed rapo

rimarku krom kelkaj hundfratoj
neniu konfirmis sentadon
ke Urban venkis balotadon
ne iu parti' de frustratoj

demonoj de modern-pensado
(verŝajne sidej' Ĉernobilo)
provas sin pri pensdolorado

duonverojn servas malloto
"sukceso" "rekten" "via stilo"
jen ĉio liberala koto
Zuriko, la 19an de septembro 1995