Soneto pri doktoro Jürg Graf
je la oka ĉe kuracisto
unuafoje - enketado
mi estas sana - kamuflado
senpage eksanas verkisto

doktoro Graf ne nur kuracas
fariĝis li ankaŭ amiko
konfesas mi antaŭ Fortiko
malsano ne plu min minacas

sur muro de Grass grafikaĵo
parole volviĝas la temo
flegistino - dom-ornamaĵo

streĉo ne aspektas ĥimere
perdiĝis ie la dilemo
verŝajne revenos vespere
Zuriko, la 20an de septembro 1995