Soneto pri sanga insigno
insigno tre ofta donaco
fascine esprima skribaĵo
ekscite sanga ornamaĵo
kun klare blankfona surfaco

mi kantis pri pola somero
ankoraŭ pri ora aŭtuno
sed ofte sub ombra malsuno
kaj poste vi scias - kolero

fariĝis ĉiu solidara
tuj krio - "redonu insignon"
komenc' glora - fino koŝmara

foriris la entuziasmo
aĉulo disbatis la dignon
revenis iama marasmo
Zuriko, la 22an de septembro 1995