Soneto pri taŭgaj principoj
per venont-laboro ripozi
de l' ecoj de la antaŭago
kaj zorgi pri manĝo dum tago
por optimisme jam supozi

alie oni povas diri
aktive ŝanĝi materion
kaj ĉiam ŝarĝi baterion
ne sidi sed serĉi kaj spiri

ekvilibri malfacilaĵojn
kuraĝo zorgeme sin meblas
por halti troigajn emaĵojn

de l' trezor' de tutaj valoroj
preni tiom da kiel eblas
eĉ de tre ekstremaj faktoroj
Zuriko, la 3an de septembro 1995