Soneto kore al Gerd Bussing
hontema kaj tre malkuraĝa
ne duko ne vorta ludanto
sed nur profesia leganto
li estas scivola kaj saĝa

tradukas li kiel poeto
pro la faritaj tradukaĵoj
plenspiras originalaĵoj
sveltulo sed lingva atleto

la ŝuldon mi tede redonas
kaj restas en mia konscio
ke multon mi certe ne konas

de tempo al tempo mi legas
pri krizo de filozofio
kaj timo denove bruegas
Zuriko, la 5an de septembro 1995