Soneto pri ordo malorda
mil naŭcent naŭdek sesa jaro 
skribante purajn sonetkronojn 
mi ne antaŭvidis malbonojn 
je datoj – ekestis eraro 

la tuta stoko da folioj 
disfalis kaj versoj miksiĝis 
kaj neniam poste ordiĝis 
daŭras tiu anomalio 

pro tio mi prenas hazarde 
sonetojn entute sen datoj 
enmetante ilin sengarde 

ekestas verŝajne malvero 
sed elektronikaj rilatoj 
celas al alimaniero
Zuriko, la 1an de januaro 1996