Soneto akoraŭ trireĝa
trireĝan kukon ni ekmanĝis 
po du pecoj la gasto kaj mi 
sensukcese ĉar venkis nur ŝi 
ĉu bakisto tiel aranĝis? 

tio ĉi aŭguras malbone 
por miaj ŝtonoj kalcedonaj 
ĉu ili iam estos monaj? 
mi dubas pri tio miskone 

al kuko kuiras mi teon 
dum paŭzo por fosi la nazon 
preparas mi ajlo-oleon 

kiun mi uzas por salato 
finante tutan manĝo-fazon 
per strudlo je bonega stato
Zuriko, la 10an de januaro 1996