Soneto kun aluminio
"memento mori" kaj la ŝtonoj
"vi de pulvo ekestis" - ĵetu 
trafe "vi restos pulvo" - petu 
jen penso plena da pardonoj 

en kapo sidas krizoprazoj 
radikoj ĉiam pligrandiĝas 
mi mem je tio ofendiĝas 
metante eĉ morton en frazoj 

oni bruligos mian korpon 
neniu kuraĝos mencii 
ke mi iam posedis forton 

kovrita per aluminio 
mi jam neniam povos scii 
pri hilelisma harmonio
Zuriko, la 21an de januaro 1996