Soneto ĉe la eldonisto
denove vokis eldonisto 
mi devas nepre lin renkoti 
li volas novaĵojn rakonti 
por ke mi skribu pri l' artisto 

ĝuste post bongusta manĝado 
tiu ĉi pruda telefono 
ĉar ja ne temas pri eldono 
nur pri artifika fuŝado 

li prenis volonte biletojn 
por mia venonta spektaklo 
senpagajn - grumblante danketojn 

diskuto ekestis enua 
kaj de obstaklo al obstaklo 
konkludo okazis vakua
Zuriko, la 25an de januaro 1996