mizera tamen kun aplombo ridegas pro aliaj moroj aliĝas al altaj faktoroj per "ci" kun ĉiuj antaŭ tombo sofistas ŝanĝante heredon kaj vortoj laŭ vezika sapo forflugas dum doloras kapo laŭdante sian propran kredon oni vidas elementmankojn de tute alia pensloko li kun principoj miksas flankojn en centro restas nur skeletoj por kiuj vana estas moko ekestas pri si mem pamfletoj