Soneto pri fuŝaj riĉuloj
ili loĝis en lumphoteloj 
ne en pace alternativaj 
sed pornografie aktivaj 
aŭ tute simple en bordeloj 

telefonis jam en la oka 
tuj ni renkontiĝis proksime 
por ne perdi dignon intime 
ĉar etoso estis tre moka 

"kion vi havas en hepato?" 
"mi havas gravajn dokumentojn" 
sed ĉifiĝis faks-surogato 

"mi havas novan renkontiĝon
vi montras nur la groŝajn centojn"
neante mi flegis prestiĝon
Zuriko, la 27an de januaro 1996