Soneto pri bernplata manĝo
Barbara iniciativas 
mi silentas dum ŝi kuiras 
aŭ mi simple pace foriras 
dum kuirado mi pasivas 

verda fazeolo terpomoj 
fumporkflankaĵo kaj kolbaso 
similas al musaka graso 
kun multaj bongustaj legomoj 

sekaj plastretoj de tomatoj 
kun ajla kaj cepa oleo 
por ĉiu atendas du platoj 

ingrediencoj jam miksitaj 
kaj al tiu mistera kreo 
drogaj vinoj estas verŝitaj
Zuriko, la 28an de januaro 1996