Soneto skribita krajone
krajono mordita per dentoj 
la homo kiu ĝin uzadis 
siajn nervojn tiel frezadis 
aŭ estis similaj eventoj 

ni scias ke ekzistas kaŭzo 
ke tiu ĉi krajono vivas 
pasintece ankaŭ derivas 
konklude de aspekta naŭzo 

enhavas mankon de inspiro 
pensojn malvorte timigitajn 
revojn en kiuj mortis miro 

viŝilo forviŝas vundspurojn 
nigre kaj blanke certigitajn 
sed ne likvidas aventurojn
Zuriko, la 4an de januaro 1996