Soneto pri malnovaj fotoj
mi serĉis ion por memoro 
inter miloj da simplaj fotoj 
kiujn ni faris dum la trotoj 
tra l' bela mondo kun fervoro 

la vivo estas nekredebla 
tiom da belaj travivaĵoj
venas ankaŭ malfacilaĵoj 
sed tim' pri ili estas febla 

atingi belon malfacile 
estas enhavo de la vivo 
kaj poste ripozi trankvile 

spiras Venecio aprile 
Guarda en vintra objektivo 
kaj Mediteraneo stile
Zuriko, la 9an de januaro 1996