Soneto kun versoj amaraj
jes ili rajtas ofendiĝi 
mi ilin almenaŭ ekpinĉis 
sed certe mi neniun linĉis 
kritiko mem povas vundiĝi 

ankoraŭ ne ĉiuj tralegis 
Romano kritiksencon kaptis 
kaj tuj kun mi vorte baraktis 
ĉar poeto lin ne laŭdegis  

li povas blasfemi laŭvole 
se tio streson malpezigas 
min li damaĝas nur petole 

poemo sen amara salo 
enuigas ne nervozigas 
konkludas ofte pri banalo 
Zuriko, la 11an de oktobro 1996