Soneto kun lua malsato
vivo ĉesas sian favoron 
se survoje aperas baro 
malebla estas daŭra faro 
sed eĉ tiam flegas humoron 

ju pli vi baraktas kun sorto 
des pli vi poste heroiĝas 
per ordenoj vi meritiĝas 
ofte venas aplaŭda vorto 

iam moda estis malsato 
kiel metodo de protesto 
oni sveltiĝis kontraŭ ŝtato 

estis tiuj kiuj al striko 
pro enueco dum nomfesto 
venis  por alia fortiko  
Zuriko, la 12an de oktobro 1996