Soneto pri radia seko
en radio granda sekeco 
nun pri NATO diras la samaj 
varsovipaktantoj iamaj 
tiel aspektas moderneco 

proletoj atendas miraklon 
pri tio scias redaktoroj 
rakontantaj pri novhororoj 
sistemo eniris obstaklon 

kun l' lingvo kontakto 
devigas min aŭdi koŝmarojn 
tio estas grumbla barakto  

je l' lasta politiko bruta
oni preferas fari ŝparojn 
eble radio estu muta  
Zuriko, la 17an de oktobro 1996