Soneto apud akcipitroj
de fumkabano ĝis palaco 
estas pli proksime per velo 
ol de infero al ĉielo 
paradize vakua placo 

denove la urba pafisto 
dungito pri kolomba morto 
rakontas pri sia malforto 
kaj pri perdo de sia histo 

en la turo de "Sankta Petro" 
akcipitroj vidas terspacon 
kaj sukcesa estas penetro 

birdetoj evitas ĉasiston 
kiu semas ĉie minacon 
determinas birdan ekziston 

Zuriko, la 21an de oktobro 1996