Soneto kiel mia esto
mi estas ruĝa kiel sango 
verda kiel naturfortuno 
griza kiel pluva aŭtuno 
ŝaŭmita kiel rabilango 

nigra kiel podoli-tero 
solidara kiel ŝnurfino 
petola kiel belulino 
ofera kiel malespero 

oni povas longe kieli 
pri bono malbono kaj ĝojo 
diversajn eblecojn mueli 

mi agas por ekologio 
kiel eble sur ĉiu vojo 
tamen sen ideologio 
Zuriko, la 22an de oktobro 1996