Soneto pri soifa tero
ĉio vivanta volas trinki 
setlejoj sen akvo hantiĝas 
kaj sen loĝantoj ruiniĝas 
muraj stumpoj komencas sinki 

la loko estis paradizo 
birdoj ĉirpis en buntaj floroj 
kaj disiĝis belaj sonoroj 
portantaj per mildfreŝaj brizoj 

en torentoj fiŝoj plaŭdbruis 
saltante supren kontraŭ fluoj 
kaj homoj tiun staton ĝuis 

nun sur sekigita tereno 
vivspuroj troviĝas en truoj 
de iam humida moreno 
Zuriko, la 23an de oktobro 1996