Soneto nome Olav Münzberg
kun "vo" ne per "fo" jes "Olavo"
ne ĉiu evitas eraron
se provos vi citi vortaron
rimarku ne "glafo" sed "glavo"

tuj post ĉi tiu uverturo
informas fantasta kolego
ke jam komenciĝis prelego
pri ŝercoj... en literaturo

li vere ne volis sed devis
unua aŭtenta uniko
sinceran aplaŭdon ricevis

babilis berlinaj verkistoj
ke en asocia kroniko
ne estas jam protagonistoj
Zuriko, la 25an de oktobro 1996