Soneto pri alieblecoj
mi povus ĉesi la skribadon 
kaj ekesti enterigisto 
aŭ almenaŭ tombpurigisto 
tial mi konus funebradon 

ĉar kiam finiĝas sentemo 
sen la sekretaj intimecoj 
restas nur rimo kun sekecoj 
ne rigardanta al problemo 

poeto rajtas havi streson 
kaj ankaŭ simplan kapdoloron 
perdi legantointereson 

"vi estas simila al versoj" 
"vi ne ĉesos vian laboron" 
sed tamen venas kontraŭversoj

Zuriko, la 29an de oktobro 1996