Soneto kun flamanta lumo
"pli multe da lumo!" de iam 
verŝajne de tempo antika 
pro populareco unika 
sed tamen uzata ne ĉiam 

ĉu Norwid konis la sloganon 
kaj ĉu en berlina prizono 
atingis lin de Goethe sono 
kiam li manĝis karcerpanon?

nun flamas lumoj sur tombejoj 
"pli da lumo!" ho "pli da lumo!" 
skandas spiritoj en preĝejoj 

flamlumo kontrastas sur nigro 
ĉe sorĉaĵoj je tumultzumo 
aperas ĉieesta hidro 
 
Zuriko, la 31an de oktobro 1996