Soneto kun simila sorto
iu rakontis min fabelon 
similan al miaj spertaĵoj 
diferenciĝis travivaĵoj 
ĉar li havis alian celon 

li naskiĝis la tridek okan 
en oriento de Pollando 
aŭ en tiel nomata Rando 
kaj havis tradicion lokan 

gepatroj ne estis tre riĉaj 
li ne revis pri heredaĵo 
vivrilatoj estis fetiĉaj 

juda taverno vendejeto 
kaj podolia ebenaĵo 
resto perdiĝis en sekreto 
Zuriko, la 16an de novembro 1996