Soneto pri malvolrevenoj
komencis mi ion rakonti 
pri forgesita pasinteco 
malgraŭ mia malinklineco 
ĉar memoro scipovas honti 

al malagrablaj travivaĵoj 
oni ne revenas volonte 
ĉar ili aperas konfronte 
en formo de kromlaboraĵoj

sed por trabati enuecon 
ĝuste mi skribis kaj ne legis 
ĉar skribo forigas pigrecon 

jes legado estas agrabla 
sed per skribado mi ĝin negis 
konkludo estas nur probabla 
Zuriko, la 17an de novembro 1996