Soneto nuntempe postmorta
antaŭ mi vivo jam ekzistis 
poste ekzistos ankaŭ sen mi 
kun demando "be or not to be" 
sed ne vane mi tempon pistis 

verŝajne malĝusta frekvenco 
estis en mia radieco 
sed mi memoris laŭ dieco 
ke vorto estis ĉe komenco 

survoje mi renkontis multajn 
kaj ĉiujn mi traktis egale 
same saĝajn kaj same stultajn 

mi scias ke estis eraro 
esplori vivon tro detale 
ne ripetiĝas tiu faro 
Zuriko, la 2an de novembro 1996