Soneto apud Kazimiro
Kazimiro havis esperon 
kaj ĉio alia lin mankis 
ĉiam al li pri io dankis 
tiuj kiuj serĉis prosperon 

ŝanĝis hotelojn dormis aŭte 
por sekan bulkon ne sufiĉis 
tre ofte li sen manĝo kriĉis 
redonis ŝuldojn postnokaŭte 

"gravas bizneso" ĉiam diris 
post kelkaj tagoj li konstatis 
"tiu afero ne eliris" 

li ofte promesis miraklojn 
kiuj poste fatale fatis 
farante terurajn obstaklojn 
Zuriko, la 26an de novembro 1996