Soneto kun patenthavanto
mi provis la mondon kompreni 
kapti la kornojn de Mefisto 
ĉe Dio esti purigisto 
estis false ambaŭ subteni 

malscio ne tuŝas problemojn 
ju pli scio des pli procedo 
ĉar saĝeco estas heredo 
spertanta iamajn sistemojn 

unu gilotinon elpensis 
kaj mem estis gilotinita 
tiu patento lin kompensis 

makabro nuptas kun koŝmaro 
fripono estis reĝigita 
sed ĝis nun regas moderaro 
Zuriko, la 27an de novembro 1996