Soneto pri la aspirantoj
insurekcio disvastiĝis 
sed ili estis provokantoj 
tiuj oficiraspirantoj 
de ili ĉio komenciĝis 

polaj soldatoj ne ekzistis 
ĉar Varsovio estis rusa 
Poznano estis tiam prusa 
Krakovo sub Aŭstrio tristis  

Sienkiewicz Skłodowska ĉisence 
estis rusoj Zamenhof same 
tiu lasta eĉ malintence 

ĉiuj polaj insurekcioj 
krom Grandpola finiĝis drame 
malgraŭ heroaj ambicioj 
Zuriko, la 29an de novembro 1996