Soneto kun vico de stagnoj
okuloj rapide fermiĝas 
en kapo restas ŝveba stato 
simila al de drogoj bato 
neniuj pensoj disvolviĝas 

post veko oni trovas vorton 
kaj tuj denove venas dormo 
kun sonĝo pri mirakla formo 
kiu flore atingas forton 

en tiu stato aktiveco 
ne ekzistas nur vica stagno 
provokas al obeemeco 

tio kio en ni okazas 
ne estas etoso sed bagno 
pro kiu menso ne emfazas 
Zuriko, la 3an de novembro 1996