Soneto pri matura amo
gravas ne nur artaj ridetoj 
en meza aĝo enamiĝo 
estas precipe konfidiĝo 
poste venas pluraj ecetoj 

mi ŝin amas - mi ŝin konfidas 
kaj reciproke en sincero 
troviĝas l' tuta ama vero 
ŝi min kaj mi ŝin tiel vidas 

kiel? neniu tion scias 
estas mia aŭtonomio 
en tiu stato mi nocias 

se venas divarsaj problemoj 
tiam pekas ekonomio 
sed tio estas kromaj temoj 
Zuriko, la 5an de novembro 1996