flamantaj torĉoj kaj ridetoj tintantaj monkestoj kaj maskaj senskrupulecoj eĉ denaskaj ĉu estas temoj por sonetoj ? montri kelkajn senlaborulojn filon kun patro kaj kolegoj en tute nudaj orgiegoj reĝisoro laŭdas spritulojn tiu montrita mizereco estas vere ĉiutageco je nuntempa kapitalismo de ŝercemo al fatalismo kaj gravas por tiu momento espero sub pajlotegmento