Soneto kun kristnaskaj planoj
mia edzino min demandas 
ĉu mi fastos dum vigilio 
ansero estus idilio 
kaj ne fiŝo kiun ŝi randas 

verŝajne mi devas subiĝi 
kun kondiĉo ke se ansero 
tiam pola laŭ konglomero 
germana povos transrostiĝi 

mi tuj iros aĉeti lanon 
por mia longa blua ŝalo 
ĉeokaze mi portos panon 

restos ni certe en Zuriko 
ne ĉe venecia kanalo 
trovante tempon por liriko 
Zuriko, la 11an de decembro 1996