Soneto - mia instruisto
Michał Hul venis al klasĉambro 
klavaron de fortepiano 
ekbatis laŭ forturagano 
por mi komenciĝis Alhambro 

li por mi ekestis amiko 
malfermis por mi novajn limojn 
rakonte ludis pantomimojn 
klarigis ĉion sen kompliko 

tamen li estis ankaŭ febla 
kantis "vi havis oran kornon" 
ebrieco ne estis ebla 

en lia loĝloko post jaroj 
mi provis estingi la fornon 
nun li drinkas super altaroj 
Zuriko, la 17an de decembro 1996