Soneto ĉe kristnaska disko
alvenas reflekso pri vivo 
ne estis glate sed aliaj 
dronadis en anomaliaj 
vivkondiĉoj kun recidivo 

mi iam ofte velnavigis 
tio estis mia vivarto 
decidis nur hazarda farto 
kaj vetero ĉion pravigis 

nun mi jam entute pigriĝis 
alivorte mi eĉ ne volas 
formo de vojaĝoj ŝanĝiĝis 

Otto Lechner ludas kristnaske 
kaj per improvizo petolas 
sed ĉu li faras tion taske?
Zuriko, la 23an de decembro 1996