Soneto kun najbarklaĉado
ni klaĉis pri nia najbaro 
kiu estas ĉiam amuza 
de tempo al tempo ĵaluza 
foje sole foje en paro 

li estas ridinda - mi ridis 
kaj tio ne estis bezona 
je pedanto poze impona 
mi lian artan staton fidis 

se iu tro serĉe aspektas 
oni devas tion akcepti 
eĉ se li medion neglektas 

mi diris pri li "krokodilo" 
li ne povis tion percepti 
pozo fariĝis lia stilo 
Zuriko, la 27an de decembro 1996