Soneto pri alia stato
en Venecio mi ĝin skribis 
kaj poste mi pri ĝi ne pensis 
survoje mi pensojn kondensis 
eĉ spite mi sin mem prohibis 

en mi ĉio grave ŝanĝiĝis 
kaj eble mi jam ne estas mi 
sed povas esti ke ĝuste vi 
ankoraŭ tio ne certiĝis 

ne temas tute pri rekordoj 
kiujn iu trovis ŝercante 
sed pri ĉiutagaj akordoj 

eĉ se mi estas jam alia 
mi vivas la staton ŝatante 
en etoso melankolia 

Zuriko, la 28an de decembro 1996