Soneto je folklora moro
granda tablo por dek personoj 
sur ĝi vodko jes nur dek litrojn 
koloraj strioj kovras vitrojn 
vibrantajn de orkestraj tonoj 

iu ŝtelis vulpan pelteton 
direktoro de vesta ĉambro 
restas en odoro de ambro 
kaj desegnas sian portreton 

nuna demando - ĉu mi hontas 
pro la iamaj travivaĵoj 
en kabineto de korsaĵoj? 

mi ĉeestis indiferente 
sed mi kunludis evidente 
pri detaloj mi ne rakontas 
Zuriko, la 4an de decembro 1996