Soneto pri serĉo kun keno
kiel trovi nur unu homon 
sendependan ankaŭ kuraĝan
tute malpartian kaj saĝan 
kiu kontraŭigas mamonon? 

"diru ĉu vi estas solida?" 
li tuj indigne ofendiĝas 
kaj kiam li jam solidiĝas 
demando ŝajnas malvalida 

"ĉu vi kreas grupe aŭ sole?" 
"mi apartenas al Tutpovo"
partnero respondas petole 

"sapientium" latina bruligas 
"min ne kontetigas la trovo" 
"vin serĉo kun keno instigas"
Zuriko, la 14an de februaro 1996