Soneto ornamita flore
priskribi belecon de floroj 
similas al floropentrado 
kun naturuma superado 
celita al fantastaj moroj 

profunda suspiro "ho belo" 
oranĝaj tulpoj kaj narcisoj 
flavaj kun de kruĉo turkisoj 
faras revon - restas fabelo 

paŝteloj mildigas per verdo 
kontrastojn de forto kaj malo 
miksante kolorojn ĝis perdo 

senmova materi-abstrakto 
malrigidiĝas per vitralo 
kaj per iluzia refrakto
Zuriko, la 18an de februaro 1996