Soneto pri kaj por popolo
nacio diras idiome 
same elitoj kaj popolo 
laŭ propra suverena volo 
kutime kaj eĉ aŭtonome 

elitoj estas adaptitaj 
tial ilin neniu vidas 
ĉar ili inter ĉiuj sidas 
svisoj estas egaligitaj 

damaĝe por literaturo 
slango entute folkloreca 
disvolviĝas en subkulturo 

pura lingvo estas la dua 
kaj pro tio malpersoneca 
tamen kun legado kongrua
Zuriko, la 22an de februaro 1996