Soneto pri kvalita teo
malvarmumiĝis mi tre hide 
nazo gutas - raŭko sufokas 
pro tio mi senĉese mokas 
bedaŭrinde preskaŭ malvide 

eble mi ludos kun Barbara 
kapitalisman maleficon 
nur unu havos beneficon 
ĉu ĝi okazos sanripara? 

mi vidas sur fora bretaro 
diverspecaj alkoholaĵoj 
oni diras kuracdrogaĵoj 

mi havas alian ideon 
tute simple mi trinkos teon 
alkoholo estas koŝmaro
Zuriko, la 7an de februaro 1996