Soneto pantalonmakula
kapo forpelas nigrajn pensojn 
motivoj kontraŭas enhavojn 
kadavro ne bezonas savojn 
nur diablo prenas kompensojn 

iu sidas sur parapeto 
fenestro forfalas de muro 
aperas alia teruro 
en mezo de kurierpleto 

en radio voĉo rompiĝas 
per la memoroj de koŝmaro 
la redaktoro malprestiĝas 

oni ne povas per makuloj 
sur pantalonoj ĉe altaro 
argumenti pri oniskuloj
Zuriko, la 9an de februaro 1996