Soneto pri tristaj revenoj
revenoj kaj poste disrevoj 
kiom da foje jam okazis 
eble ne ĉiam ĝuste fazis 
aŭ tro malfortaj estis krevoj 

mi revenas al fora urbo 
per telefono al amiko 
li diras pri dialektiko 
kaj pri ĉiutaga perturbo 

iam sur la insulo Hidra 
mi mian vizitkarton trovis 
post du jaroj sub hotel-lito 

purigada superkvalito 
pri kiu imagi ne povis 
hotelestro post drinko cidra
Zuriko, la 26an de marto 1996