Soneto pri ĝena polismo
mi ne sentas pri intereso 
por polaj naciaj aferoj 
ĉar en aliaj cirkuleroj 
disvolviĝas mia progreso 

se mi naskiĝis kiel polo 
mi devas suferi mensogi 
kaj tutan dekalogon brogi 
oni traktas min kun petolo 

mi ĝuste hazarde renkontis 
bone vestitajn samlandanojn 
kaj mi pro tio ege hontis 

iam mi diris "bonan tagon" 
sed nun mi ne tuŝas profanojn 
ĉar mi mokas ilian agon
Zuriko, la 8an de marto 1996