Soneto pri kelkaj kondiĉoj
se iu afero ne tuŝas 
miajn privatajn posedaĵojn 
kaj miajn proprajn valoraĵojn 
tiam mi ĝin tuj ne forpuŝas 

mi ne ŝatas prudajn folklorojn 
troigajn religiajn sentojn 
sektojn cirkulantajn patentojn 
krudajn ŝercojn kaj falsajn glorojn 

mi helpas kaj ankaŭ kompatas 
sed pro aliaj cirkonstancoj 
ekzemple se iu malsatas 

malfortojn havas ĉiu homo 
farto dependas de nuancoj 
aŭ simple de iu simptomo
Zuriko, la 11an de aprilo 1996