Soneto pri kosma vojaĝo
iam Jurij Gagarin flugis 
al kosmo kaj poste revenis 
teran vivon li ne eltenis 
pro tio li "flugi" konjugis 

post Gagarin estis aliaj 
ili flugas tra tuta kosmo 
aspektas ĉiuj kiel brosmo 
laŭ la kondiĉoj idiliaj 

por ili nun ne estas grava 
kaŭzo de ilia kosmflugo 
eksplodo aŭ naturo brava 

kosmonaŭtinoj kosmonaŭtoj 
en ĉielo flugas sen jugo 
aŭdas la teron kun umlaŭtoj
Zuriko, la 12an de aprilo 1996