Soneto pri manifestado
konstanta svingo per standardoj 
sur kampo de eterna paco 
nenion donas pro minaco 
kvereloj kaj kolerrigardoj 

la anonimoj en ĉielo 
ne havas nomojn kaj memoro 
foriras el vundita koro 
al abstrakta animribelo 

denove okazas kunvenoj 
mitingaj parolantoj celas 
al siaj heroaj meritoj 

atenton! ĉar grundas hienoj 
ankaŭ bravaj damoj apelas 
al "duce de antisemitoj"
Zuriko, la 22an de aprilo 1996