Soneto je degenerado
granda honto nun en Belgio 
infanoj polaj aĉetitaj 
estis poste plane murditaj 
estas homara tragedio 

diboĉo kiu tion faris 
fuĝis pro helpo de prizono 
oni lin kaptis por bezono 
sed li pro tio ne amaris 

demisiigo de ministroj 
nenion donas ĉar malsano 
daŭras en belgaj administroj 

bestieco restas en moro 
parte en ĉiu civitano 
jen sensentigeca hororo
Zuriko, la 25an de aprilo 1996