Soneto telefonfaktura
malgrandiĝas mia fakturo 
sed telefonoj pri banalo 
ne similas al idealo 
tamen jam kaŭzas por plezuro 

mia aktiveco silentas 
en urĝaj aferoj karteton 
mi sendas aŭ mian bileton 
kaj aliaj sin mem prezentas 

l' plej gravajn lingvistajn problemojn 
mi povas en bibliotekoj 
aranĝi larĝigante temojn 

ĉiuj maloj ekonomiaj 
jam foriris de hipotekoj 
bedaŭre ne estas plu miaj
Zuriko, la 29an de aprilo 1996